La braceleto konsistas el riĉe dekoritaj vitrobutonoj, faritaj de mi mem en je 820 gradoj varmo en speciala elektra forno. La uzita vitro devenas el la itala urbo Murano. Por dekori la bazon mi uzis etajn milfloretojn el vitro. La butonoj estas firme surgluitaj per dukomponenta gluo al ekstere arĝentumita kateno kun firma fermsistemo. La baza longo de la braceleto estas 20 cm, sed laŭdezire eblas alĝustigi ilin per almeto/forpreno de unu-du butoneroj.
Ekzistas ankaŭ sammotivaj aliaj juveloj, orpendaĵoj, medalo, ringo. Serĉu ilin en la koncernaj kategorioj aŭ vidu mian proponon sube.
