La bazo estas IKEA-lampo, funkcianta per elektro. La "okuloj" sur ĝia ekstera parto estas fleksaj, tiel eblas fermi-malfermi ilin kaj ŝanĝi la angulojn. Al la interna parto mi algluis diverskolorajn vitrojn kiuj donas ĉarman ludon kaj donas varman etoson.
Eblas, ke mi kovru la internon nur per unu koloro aŭ aranĝu la kolorojn laŭ via deziro.
La lampon mi liveras kun la elektaj akcesoraĵoj, sed sen ampolo.