En Esperanto:
En tiu parto de la retbutiko vi trovas diversajmezurajn kaj diverskolorojn, mane pentritajn silkajn ŝalojn. Ili estas longaj kaj malplil ongaj ŝaloj, aŭ kvadrataj tukoj (90x90 aŭ 55x55 cm grandaj).
Ilin surhavi signifas esti eleganta kaj ŝika.
Mi pentras ĉiujn mane, ĉu kun precizaj desegnaĵoj aŭ laŭ liberaj temoj. Por la laboro mi uzas la konatan farbon Doupont kaj la pretajn artaĵojn mi kuiras dum longaj horoj en speciala vaporaparato, por fiksi la kolorojn.
Baze mi uzas tri diversajn silkotipojn. Chiffon 3.5 estas tre maldika, travidebla kaj leĝera ŝtofo.
Pongee 5 kaj 8 estas pli dikaj silkoj, el tiuj 5 estas malpli dika ol 8.
Se vi vidas ke iu varo ne plu aĉeteblas, sciu, ke mi povos provi refari ĝin aŭ pentri alian en alia koloro laŭ via plaĉo, sed neniam eblas ekzakte la saman rezulton rekrei.
1 - 30 van 35 resultaten |
|